H.C.Andersen
Liaj vivo kaj verkoj

1-a ĉapitro:

La plej junaj jaroj.

Aŭtoro: Christian Heilskov

 

En la jaro 1855 aperis la aŭtobiografio de la mondfama poeto H. C. Andersen kun la titolo "La fabelo de mia vivo" (Aldono pri la postaj jaroj 1855-67 aperis post lia morto). Ĉi tiun libron la aŭtoro komencas per la vortoj: "Mia vivo estas bela fabelo, tiom riĉa kaj feliĉa! Se mi kiel knabo, kiam mi malriĉa kaj sola eliris en la mondon, estus renkontinta potencan feinon kaj ŝi estus dirinta: "Elektu vian vojon kaj vian celon, kaj tiam, laŭ la evoluo de via spirito, kaj laŭeble plej racie en la mondo, mi protektos kaj gvidos vin!" tiam mia sorto ne povus esti pli feliĉe, saĝe kaj bone gvidita, ol ĝi estas".

"La historio de mia vivo diros al la mondo tion, kion ĝi diras al mi: ekzistas ama Dio, kiu gvidas ĉion al la plej bona."

Ĉi tiuj vortoj jam montras al ni la infane pian animon de l'poeto, tiam sur la alteco de sia famo. Sed al tiu pozicio li neniel venis per ebenaj kaj sendornaj vojoj.

Hans Christian Andersen naskiĝis en la urbo Odense sur la dana insulo Fueno (dane: Fyn, germane Fühnen) la 2-an de aprilo 1805.

Liaj geavoj de la patra flanko estis antaŭe riĉetaj kamparanoj, sed pro longa vico da malsukcesoj kaj maltrafintaj spekulacioj ili perdis ĉion, kion ili posedis. Post tio ili ekloĝis en Odense, kie ili vivis en granda malriĉo kaj kun la dolora memoro pri sia antaŭa bonfarto. La avo dum siaj lastaj jaroj estis spiritmalsana.

Li portis lignan ĉapelon de li mem faritan kaj iris per vadantaj paŝoj, ĉar li kredis transiri la Ruĝan Maron. Li sciis tranĉi el ligno strangajn bildojn, homojn kun bestkapoj, bestojn kun flugiloj kaj mirindajn birdojn, kun kiuj li ĉirkaŭvagis en la kamparo por vendi ilin. La kamparaninoj regalis lin kaj donis al li nutraĵojn por alporti hejmen.

Lia edzino, la avino de l'poeto, nepre estis la plej simpatia el la familio. H. C. Andersen ofte en siaj verkoj ame restadis ĉe la memoro pri ŝi; interalie li belege kaj kortuŝe pentris ŝian bildon en la fabelo "La knabino kun la alumetoj." Ŝi prizorgis ĝardenon ĉe la hospitalo, kaj ĉiun sabatan vesperon ŝi havis permeson kunpreni florojn hejmen, kaj ŝi donis ilin al sia nepo. "Ĉion ŝi alportis al mi; ŝi amis min per sia tuta animo, mi sciis tion, mi komprenis tion."

La filo de ĉi tiuj geedzoj, Hans Andersen, - la patro de l' poeto, fariĝis ŝuisto. Kiam li edziĝis al sia 15 jarojn pli aĝa edzino, tiam li estis tiom malriĉa, ke li ne povis aĉeti liton. Je tiu tempo mortis en la urbo nobelulo, kies kadavro estis metata sur katafalkon. Post la enterigxo ĉi tiu estis vendata, kaj la ŝuisto aĉetis parton de la ligno por el ĝi fari liton.

Ŝajnas, ke Hans Andersen estis sufiĉe inteligenta viro, revema kaj silentema, kiu multe suferis pro sia humila okupo kiel malriĉa ŝuisto. Li komence aspiris la latinan lernejon, sed pro malriĉeco devis rezigni. Li tre multe ŝatis legi, precipe la komediojn de la famekonata Ludvig Holberg. Ankaŭ la Biblion li studis.

Iun tagon li profundiĝis en ĝin kaj fermis la libron dirante: "Kristo estis homo kiel ni, sed neordinara homo:" Alian fojon li diris: "Ne ekzistas alia diablo ol tiu, kiun ni havas en nia propra koro." Ĉi tiuj rimarkoj forte timigis lian naivan edzinon. Li tre amis la filon, al kiu li faris bildojn, pupojn kaj aliajn ludilojn.

La patrino de la poeto, Ane Marie Andersdatter, estis senscia kaj naiva virino kun mallarĝa spirita horizonto. Antaŭ sia edziniĝo ŝi havis eksteredziĝan filinon, kies patro estis ia potfaristo-submajstro. Ĉi tiu filino ludis grandan rolon en la fantazio de la poeto, sed li neniam renkontis ŝin.

En tia hejmo kreskadis la juna Hans Christian. Unu el liaj plej fruaj vivmemoroj estis tiu pri la ĉeestado de la hispana helpsoldataro sur Fueno en 1808. La knabo tiam havis nur 3 jarojn. Iun tagon hispana soldato prenis lin sur la brakon, kisis lin, ĉirkaŭdancis kun li kaj ploris - verŝajne li mem havis infanojn hejme en Hispanujo.

Iam la knabo kun sia patrino kaj aliaj homoj el Odense iris en la kamparon por kolekti spikojn kiel la biblia Ruth sur la kampo de Boas. Dume venis kolerema bienadministranto, kiu insultis kaj volis bati lin. La knabo rigardis en lian vizagon dirante: "Kiel vi kuraĝas bati min, kiam Dio povas vidi tion?" La viro subite fariĝis tute milda, karesis lin kaj donis al li monon. La patrino, kiu vidis tion, diris al la kunulinoj: "Estas mirinda infano, mia Hans Christian. Ĉiuj homoj estas bonaj al li, kaj tiu ĉi malbonulo donas al li monon."

Dufoje jare la maljuna avino bruligis la forĵetaĵon de la ĝardeno en granda forno apud la hospitalo. Tiam la nepo kutime estis interne ĉe ŝi. Flanke de la loko, kie okazis la brulado, estis la ŝpinejo de la maljunulinoj; ĉi tien li ofte venis kaj baldaŭ fariĝis ilia favorato. Li sentis sin flatata, kiam ili diris, ke tiom saĝa infano ne povas longe vivi.

En ĉi tiu ŝpinejo li praktikis sian eltrovemon kaj kapablon rakonti; li faris al la maljunulinoj "prelegojn" pri la homaj intestoj ilustrante siajn fantaziaĵojn per kretdesegnaĵoj sur la pordo reprezentantaj renon, pulmon, koron kaj intestojn.

Rekompence la maljunaj virinoj rakontis al li fabelojn. Pri tio diras la poeto: "Mondo, nova kiel tiu de" "Mil kaj unu Noktoj" aperis al mi. La historioj de la maljunulinoj, la figuroj de la frenezuloj, kiujn mi en la hospitalo vidis ĉirkaŭ mi, ĉio de ĉi tiu loko tiagrade efikis al mi, kiu estis tute plena je superstiĉo, ke mi dum mallumiĝo apenaŭ kuraĝis eliri el la domo de miaj gepatroj."

Iam li estis kun sia avino en la frenezula parto de la hospitalo. Tie li rigardis tra la pordfendeto en unu el la kameroj; tie sidis nuda virino sur fasko da pajlo kantante per bela voĉo; subite ŝi kriegante kuregis al la pordo, en la direkto al la knabo, li kriegis pro teruro, kaj dum sia tuta vivo li neniam forgesis ĉi tiun scenon.

Alian tagon la gepatroj estis invititaj al societo ĉe la pordisto de l' pundomo. Ankaŭ la filo kunestis; kelkaj el la malliberuloj servis ĉe la tablo; la aliajn li aŭdis kanti, dum ili ŝpinis per radŝpinilo. Ankaŭ tiam la teruro ekkaptis la knabon, kaj li nenion povis manĝi, ŝajnis al li, ke li estas transpasinta la sojlon de la kastelo de ĉiuj rabistrakontoj - kaj ĉi tiu impreso multajn jarojn poste inspiris lin al la ideo de la romano "O.T."

Cetere la knabo serĉis kontentigon por sia fantazio per legado. Li avare englutis ĉion, kion li povis havigi al si: la komediojn de Holberg, tragediojn de Shakespeare, sed ankaŭ romanaĉojn el la pruntlibraro. Hejme li ludis komediojn kun siaj pupoj mem fabrikante la rolojn laŭ sia fantazio. Ankaŭ la pupvestaĵojn li mem kudris el multkoloraj ŝtofoflikoj. Li mem eĉ verkis teatraĵon - lian unuan. Li nomis ĝin "Abor kaj Elvira" kaj legis ĝin al la najbara virino. Ŝi opiniis, ke li prefere devas nomi ĝin " Aborre og Torsk" (= "Perko kaj Gado").

La knabo malĝojiĝis, ploris kaj plendis al sia patrino, kiu konsolis lin dirante, ke tion nur diris la virino, ĉar ŝia propra filo ne povas skribi teatraĵojn.

En alia teatraĵo, kie reĝo kaj princino devis ludi, la juneca aŭtoro embarasiĝis pro la problemo, kian lingvon devas paroli tiaj altranguloj? Per helpo de malnovaj vortaroj li tamen sukcesis kunigi la reĝan paroladon el danaj, anglaj, germanaj kaj francaj vortoj.

Granda okazaĵo estis al la juna Hans Christian, kiam li foje ricevis permeson ĉesti en la kulisoj de la teatro, kie migranta aktoraro ludis en germana lingvo. Alian fojon oficistpordisto donis al li teatran afiŝon, kiun la knabo studis hejme. "Kvankam mi ne povis veni en la teatron, mi tamen nun hejme povis sidi en angulo kun la afiŝo, kaj laŭ la nomo de la teatraĵo kaj la personoj en ĝi mi elpensis tutan komedion," rakontas la poeto en "La fabelo de mia vivo." Cetere li iam estis sur la scenejo kiel neparolanta aktoro, jes eĉ ununuran fojon oni konfidis al li diri kelkajn frazojn.

Iam lia patrino kunprenis lin al granda biendomo en la norda Fueno, kie ŝi antaŭe servis. La ĉarmo kaj beleco de la kamparo faris fortan impreson al la knabo, kaj li deziris, ke li povu ĉiam resti tie. Estis dum la lupolkolektado. Ĉiuj geservistoj sidis ĉirkaŭ granda plado prilaborante la lupolon, oni rakontis historiojn kaj multajn strangajn aferojn travivitajn kaj viditajn. Tio ĝuste estis vivo por la knabo.

Hejme en la urbo la gepatroj komence ne havis ĝardenon, sed kie la tegmento kuniĝis kun tiu de la najbara domo, la patrino de Hans Christian havis keston kun petroselo kaj ajletoj. Tiun tegmentan ĝardeneton la poeto priparolas en sia fabelo "La neĝoreĝino."

Poste la gepatroj transloĝiĝis pli proksimen al la rivero "Odense Aa," kie ili atingis tre malgrandan ĝardenon. De ĝi kondukis irejo al la rivero malantaŭ la akvomuelejo. Tie la knabo pasigis multan tempon studante la vivon de la akvobestoj.

Sur la grandaj ŝtonoj ĉe la bordo, kie la patrino tralavis la tolaĵon, tie la filo ofte staris kantante ĉiujn kantetojn, kiujn li sciis. Homoj diris, ke li havas belegan kantvoĉon kaj li per ĝi sukcesos en la mondo.

La najbara ĝardeno apartenis al la distrikta juĝisto, kaj kiam la knabo aŭdis, ke estas homoj en ĝi, tiam li ekkantis por ke oni aŭdu - kaj laŭdu - lin. Ĉar esti laŭdata ĉiam plenigis lin kun grandega ĝojo. Li meditis pri tio, kiamaniere li atingos ĉi tiun sukceson, kaj ĉar al li la fabelaĵo estis vero, tiam li atendis la plej mirindajn okazontaĵojn. Interalie li imagis, ke el la tero el la kontraŭa flanko de la terglobo suprenvenos ĉina princo, kiu kunprenos lin kaj faros lin riĉa kaj altranga. Tiam li revenos al Odense kaj tie konstruos al si kastelon. Vespere li ofte sidis en la hejmo mediteme farante desegnojn por tiu sama kastelo.

Eĉ poste en sia duonmatura junaĝo, kiam li legis kaj deklamis al homoj, tiam li esperis pri iaspeca princo el la aŭskultantaro; kiu proponos al li helpon. Tia naiveco ŝajnas nuntempe nekredebla.


Kelkaj informoj pri personoj: Klaku ĉi-tie: Rimarkoj.
Al 2-a ĉapitro: Klaku ĉi-tie: 2-a ĉapitro.
Al Indekso: Klaku ĉi-tie: Indekso.