La patro de H. C. Andersen mortis, kiam la filo estis 11-jara. Kelkajn jarojn antaŭe li pro sia emfaza admiro por Napoleono lasis sin varbi kiel soldato pensante tiamaniere atingi gloron. Sed li nur venis al Holstinio (Dane: Holsten), de kie li revenis malsana kaj seniluziigita.
Post lia morto la filo preskaŭ tute estis lasata al si mem. La patrino edziniĝis denove. Ŝi ne estis multe en la hejmo, ĉar ŝi lavis por homoj en la urbo; kaj la duonpatro ne okupis sin pri la knabo.
Dum tiu tempo ĉi tiu iĝis longa kaj maldika kun granda helflava hararo. Kiam li iris en la stratoj, senĉapela, kun lignoŝuoj sur la piedoj kaj ofte kun fermitaj okuloj kvazaŭ meditante, tiam la aliaj knaboj mokis lin nomante lin "la komedi-knabo," kiu estas freneza kiel sia avo.
Sian unuan instruadon li ricevis de maljunulino, kiu instruis la silabadon al li kaj aliaj infanoj. Poste oni enregistrigis lin en la malriĉulan lernejon, kie li preskaŭ nenion lernis.
Tio estis tre granda domaĝo al li, kiam li poste venis al la ĉefurbo. En Odense tiam vivis kolonelo Høegh-Guldberg, kiu estis kavalira kaj bonvola viro. Li estis rimarkinta la malriĉan ŝuistfilon kaj komprenis, ke li malgraŭ sia ekscitata kaj konfuza fantazio posedis neordinarajn kapablojn. Tial li ekkaptis la ideon, ke la knabo devas studi. Li klopodis interesigi la tiaman princon Christian, guberniestron de Fueno, por la plano, kaj li do prezentis la knabon al la princo en la kastelo de Odense.
Sed ĉi tiu ŝajne ne multe interesiĝis pri la afero kaj konsilis al la knabo lerni prefere metion. Tute senkuraĝigite la estonta poeto forlasis la kastelon.
Kvankam la juna Andersen travivis mizeran kaj malriĉan infanecon, li tamen mem en la memoro sentis ĝin riĉa kaj luma, ĉar li plenigis ĝin per la kreitaĵoj de sia fantazio. Lia estonta poezio preskaŭ ĉiam serĉas sian plej bonan nutraĵon el la infaneca mondo kun ĝiaj bestoj kaj kreskaĵoj, ĝiaj multspecaj legendoj kaj fabeloj el la stranga trezorejo de la popolanimo.